Jamajko en la Olimpikoj
olimpika nacia teamo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Sportista teamo de Jamajko en la Olimpikoj ekde la jaro 1948 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento - el tio en 1960 kiel parto de olimpika teamo de la Federacio de Karibaj Insuloj. En vintraj olimpikoj nur en 1988 ĝis 2002 kaj ekde 2010 estis malgrandaj portugalaj teamoj, kiuj ĝis nun neniam atingis medalon. Tial pri la someraj aperoj kreiĝis apartaj artikoloj, kaj pri la vintraj aperoj resume informas listo sube de tiu ĉi paĝo, krom pri la vintra Olimpiko 2014, pri kio tamen raporteblas io. Ekde la unua apero de jamajka teamo en la vintra olimpiko 1988 ĝis inkluzive de 2010 ĉiam la lando sendis nur atletojn pri bobado, foje por du-, foje por kvar-persona bobo (en 1998 sendiĝis eĉ ambaŭ). Ekde 2010 tio ŝanĝiĝis.
La Jamajka Olimpika Asocio kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1936 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato samjare, sed pro la Dua Mondmilito, kiu malebligis la olimpikojn de 1940 kaj 1944, daŭris ankoraŭ 12 jarojn ĝis unuafoje eblis jamajka partopreno en olimpiko.