Joe Clark
From Wikipedia, the free encyclopedia
Charles Joseph "Joe" CLARK, PK, KK, AOE, MA, LLD (naskiĝis la 5-an de junio 1939 en High River (Alberto)) estis la deksesa ĉefministro de Kanado de la 4-a de junio 1979 ĝis la 3-a de marto 1980. Li estis eminenta kanadano kiu servis la publikon ĝis sia emeritiĝo en 2004.
Charles Joseph Clark PK, KK, AOE, MA, LLD | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Charles Joseph Clark | ||||
Naskiĝo | 5-a de junio 1939 en High River (Alberto) | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Kanado vd | ||||
Alma mater | Peter A. Allard School of Law • Universitato de Alberto • Universitato Dalhousie vd | ||||
Partio | Progresisma Konservativa | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Maureen McTeer vd | ||||
Infanoj | Catherine Clark vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • diplomato • ĵurnalisto • advokato vd | ||||
Aktiva en | Otavo vd | ||||
| |||||
| |||||
16-a Ĉefministro de Kanado | |||||
Dum | 4-a de junio 1979 – 3-a de marto 1980 | ||||
Antaŭulo | Pierre Elliott Trudeau | ||||
Sekvanto | Pierre Elliott Trudeau | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Joe Clark estis la filo de Charles A. Clark, la eldonisto de la loka gazeto, kaj Grace Welch. Li vizitis lernejojn en High River kaj la Universitaton de Alberto, kie li perlaboris bakalaŭran kaj magistran diplomojn en politika scienco. Clark studis juron ĉe Universitato Dalhousie en Halifakso (Nov-Skotio) kaj ĉe la Fakultato de Juro ĉe la Universitato de Brita Kolumbio en Vankuvero (Brita Kolumbio). Li estis aktiva en studenta politiko kaj foriris de la studado de juro por labori plentempe ĉe la Progresisma Konservativa Partio.
Clark estas edzo de Maureen McTeer, bone konata aŭtorino kaj advokatino. Ilia filino, Catherine, estas diplomito pri art-historio de la Universitato de Toronto kiu havas karieron en publikaj rilatoj kaj radiodissendo.