Juro kaj Justeco
konservativa politika partio en Pollando / From Wikipedia, the free encyclopedia
Prawo i Sprawiedliwość (prononco:ˈpravɔ i spravjɛdˈlivɔɕtɕ, PiS), esperante Juro kaj Justeco aŭ ĝusta nomo Rajto kaj Justeco, estas dekstra-flanka politika partio en Pollando, fondita la 13-an de junio 2001 fare de Lech Kaczyński. Ekde 2007, post parlamentaj balotoj, ĝi estas partio kun la dua plej granda subteno en Pollando.
Juro kaj Justeco | ||
---|---|---|
Prawo i Sprawiedliwość | ||
partio | ||
Komenco | 13-a de junio 2001 vd | |
Antaŭe | Solidarity Electoral Action vd | |
Lando(j) | Pollando vd | |
Sidejo | Varsovio | |
Ideologio |
nacia konservativismo • socia konservativismo • Eŭroposkeptikismo • ekonomia naciismo • dekstra popolismo • pola naciismo • antikomunismo • solidarism • ŝtatismo • kristana dekstro | |
Fondinto(j) | Lech Kaczyński • Jarosław Kaczyński • Ludwik Dorn vd | |
Ĉefestro(j) | Jarosław Kaczyński • Lech Kaczyński vd | |
Membro de | Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformemuloj vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
'Juro kaj Justeco aŭ ĝusta nomo Rajto kaj Justeco' | |
---|---|
Prawo i Sprawiedliwość | |
partio | |
Lando | Pollando |
Estro | Jarosław Kaczyński |
Fondiĝo | 13-a de junio 2001 |
Ĉefa sidejo | Varsovio, str. Nowogrodzka 84/86 |
Ideologio | konservatismo, kristana demokratio |
Internacia aliĝo | ne membras; frakcio en Eŭropa Parlamento: Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformemuloj |
Junulara organizaĵo | Forumo de la junaj el PiS |
Retejo | pis.org.pl |
Juro kaj Justeco postulas pligrandigi rajtojn de viktimoj kaj plialtigi punojn por krimuloj. La partio proponis fondi la Centran Kontraŭkoruptan Buroon kaj eniri la regulon de publikeco de havaĵaj deklaracioj de politikistoj kaj oficistoj. JkJ kontraŭas laŭleĝigi eŭtanazion, aborton, registritan partnerecon por samseksaj paroj kaj molajn drogojn. La partio subtenas restituon de mortpuno.
La junulara organizo de Juro kaj Justeco (Rajto kaj Justeco) estas Forumo de Junuloj.