Jáchymov
urbo en Ĉeĥio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Jáchymov (germane Sankt Joachimsthal; Esperantigite Jaĥimovo) estas banurbo en la okcidenta Bohemio en Ercmontaro sub monto Klinovec, norde de Karlovy Vary en Ĉeĥio. En 2024 la urbo havis 2 361 loĝantojn. En la loĝloko estas radioaktivaj banoj, industrioj elektroteknika kaj tekstilia. Ekde 1516 tie miniĝis arĝento, ekde 1519 stampiĝis Taleroj de Jachymov en la Reĝa Monfarejo. Ekde la mezo de la 19-a jarcento ĝis 1960 miniĝis urania erco.
- Estas ankaŭ: Nový Jáchymov.
Rapidaj faktoj Ŝtato, Regiono ...
Jáchymov | |||
germane Sankt Joachimsthal | |||
urbo | |||
Banloka parto de urbo Jáchymov | |||
|
|||
Oficiala nomo: Jáchymov | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Karlovy Vary | ||
Distrikto | Distrikto Karlovy Vary | ||
Administra municipo | Ostrov | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Montaro | Ercmontaro | ||
Memorindaĵoj | |||
Situo | Jáchymov | ||
- koordinatoj | 50° 21′ 58″ N 12° 55′ 24″ O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- alteco | 756 m s. m. | ||
Plej malalta punkto | |||
- alteco | 570 m s. m. | ||
Areo | 51,11 km² (5 111 ha) | ||
Loĝantaro | 2 361 (2024) | ||
Denseco | 46,19 loĝ./km² | ||
Estiĝo | 16-a jarcento | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 362 51 ĝis 363 01 | ||
NUTS 3 | CZ041 | ||
NUTS 4 | CZ0412 | ||
NUTS 5 | CZ0412 555215 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de urbo | 5 | ||
Bazaj setlejunuoj | 11 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
| |||
Vikimedia Komunejo: Jáchymov | |||
Retpaĝo: www.mestojachymov.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Fermi
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Merklín, Boží Dar, Ostrov, Abertamy, Krásný Les, Loučná pod Klínovcem kaj Oberwiesenthal.