Kajmana Fosaĵo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kajmana Fosaĵo, Kajmana Fosego (konata ankaŭ kiel la Kajmana Tranĉeo, Bartlett Deep kaj Bartlett Tranĉeo) estas kompleksa sono de transforma faŭlto, nome profunda submara fosego, kiu enhavas basenapartigon kiu siavice enhavas malgrandan etendan bordon surgrunde de la okcidento de la Kariba Maro inter Jamajko kaj la Kajmana Insularo.[1] Ĝi estas la plej profunda punkto en la Kariba Maro kaj formas parton de la tektona limo inter la Nordamerika plato kaj la Karibia plato. Ĝi etendas el la Markolo Windward, sude de Sierra Maestra de Kubo al Gvatemalo. La transforma faŭlto pluas borde kiel Motagua Faŭlto, kiu tranĉas tra Gvatemalo kaj etendas for sub la Pacifika Oceano, kie ĝi kuniĝas kun la subdukcia zono de la Mezamerika Fosaĵo.
Kajmana Fosaĵo | ||||
---|---|---|---|---|
grabeno, profunda submara fosego [+] | ||||
Koordinatoj | 18° 30′ 0″ N, 83° 0′ 0″ U (mapo)18.5-83 [+] | |||
Longo | 965 km (600 mi) | |||
Maksimuma profundo | 7 686 m | |||
|
||||
|
||||
La plej profunda punkto de la Kariba Maro estas la Kajmana Fosaĵo inter Kubo kaj Jamajko, pli ol 7 500 metrojn sub mara nivelo, inter la Kajmana Insularo kaj Jamajko, precize ĝis 7 686 m (25 220 ft) sub marnivelo.