Kantono Valezo
kantono de Svislando / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kantono Valezo, france Valais [vale], germane Wallis [valis], estas unu el la 26 federaciaj ŝtatoj de Svislando, kiuj nomiĝas kantonoj, kaj situas en la sudokcidento de la lando. Ĝia administra centro estas la urbo Siono (germane Sitten kaj france Sion). Fine de 2004 en la kantono vivis 288800 loĝantoj, kiu nombro kreskis al 303241 ĝis fino de 2009. Nacilingvaj nomoj de la kantono en la lingvoj de la Svisa Konfederacio estas france Valais, germane Wallis, itale Vallese kaj romanĉe Vallais.
- Ne konfuzu kun: Valezio, france Valois, en Francio kaj la tiea dinastio de Valois
Rapidaj faktoj Kantonoj de Svislando ...
Kantono Valezo | |
---|---|
Kantonoj de Svislando | |
Ĉefloko | Siono |
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumo | en la jaro 1815 |
Oficialaj lingvoj | germana kaj franca |
Oficiala mallongigo | VS |
Nombro de loĝantoj | 303241 (2008-12-31) |
Areo | 5224 km² |
Loĝantardenseco | 58 loĝantoj/km² |
Koordinatoj | 46° 14′ N 7° 22′ O (mapo) |
Fermi