Kastelo Greziljono
kulturdomo de Esperanto in Francio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La kastelo Greziljono (france Château de Grésillon, elp. ŝató de grezijon, kaj oficiale Maison Culturelle d'Espéranto) situas je 250 km sudokcidente de Parizo en la urbeto Baugé-en-Anjou inter la urboj Anĝevo (fr; Angers, je 30 km), Le Mans kaj Tours en la okcidenta Francio. En 1951, la posedantoj ŝanĝis ĝian nomon al "Kulturdomo de francaj esperantistoj", kiu ekzistis ĝis 2012. La posedanto de la kastelo kun 18-hektara parko estas la senprofitcela kooperativo "Kulturdomo de Esperanto" fondita en 1951 de Henri Micard. Depost tiam la oficiala nomo estas "Kulturdomo de Esperanto".
Kastelo Greziljono | |
france Château de Grésillon, esperante Greziljono | |
kastelo | |
Kastelo Greziljono | |
Oficiala nomo: Château de Grésillon | |
Ŝtato | Francio |
---|---|
Departemento | Maine-et-Loire |
Municipo | Baugé-en-Anjou |
Situo | Kastelo Greziljono |
- koordinatoj | 47° 33′ 05″ N 00° 04′ 56″ U (mapo) |
Stiloj | Renesanco, Klasikismo |
Materialo | Ŝtono |
Por publiko | alirebla |
Plej facila aliro | Baugé-en-Anjou, Saint-Martin-d'Arcé |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Proprumanto | Kulturdomo de Esperanto |
Adreso | Château de Grésillon St Martin d’Arcé 49150 Baugé-en-Anjou Francujo |
Telefono | +33-241891034 |
Situo de la kastelo Greziljono enkadre de Francio
| |
Vikimedia Komunejo: Château de Grésillon | |
Retpaĝo: gresillon.org | |
La kastelon vizitas ofte lernantoj de Esperanto el la tuta mondo, precipe dum la somero kaj la francaj lernejaj ferioj. Ekde 2013 Kastelo Greziljono/Kulturdomo de Esperanto estas membro en la turisma oficejo kaj informas pri la eblo lui la kastelon.