Katedralo de Poznano
From Wikipedia, the free encyclopedia
La katedralo de Poznano, la ĉefepiskopa katedralo Sankta Petro kaj Paŭlo (pole Bazylika archikatedralna św. Piotra i św. Pawła w Poznaniu) estas la katedralo de la ĉefepiskopujo Poznano en Polujo kaj grava historia monumento de la urbo Poznano.
Rapidaj faktoj [+], Koordinatoj ...
Katedralo de Poznano | ||
---|---|---|
katedralo [+] | ||
Koordinatoj | 52° 24′ 41″ N, 16° 56′ 52″ O (mapo)52.41138916.947778 | |
Estiĝo | 1880 | |
Katedralo de Poznano | ||
Vikimedia Komunejo: Poznań Cathedral [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Fermi
Kiel unu el la plej fruaj preĝejoj kaj kiel la plej malnova katedralo de la lando la katedralo de Poznano reprezentas la komencon de la kristanigo de Polujo. Laŭ legendo la katedralo situas sur la loko, kie okazis la bapto de la pola duko Mjeŝko la 1-a. Sur la katedrala insulo (Ostrów Tumski), interna insulo de Varto, troviĝis la plej frua kolonio de la poznana urbohistorio.