Katolika Universitato de Lublin "Johano Paŭlo la 2-a"
universitato en Pollando / From Wikipedia, the free encyclopedia
Katolika Universitato de Lublin "Johano Paŭlo la 2-a" (pole Katolicki Uniwersytet Lubelski Jana Pawła II (KUL), latine Catholica Universitas Lublinensis Ioannis Pauli II) estas nepublika katolika universitato en Lublin, posedanta rajtojn de publika altlernejo kaj financata de ŝtata buĝeto laŭ principoj de publikaj universitatoj. Fondita en 1918, ĝis 1928 sub la nomo Lublina Universitato, de la 16-a de oktobro 2005, surbaze de voĉdono de senato agnoskita de pola episkoparo, la universitato ŝanĝis nomon al Katolika Universitato de Lublin "Johano Paŭlo la 2-a". En 1938 KUL akiris rajton atribui sciencajn rangojn.
Katolika Universitato de Lublin "Johano Paŭlo la 2-a" | |||||
---|---|---|---|---|---|
universitato • katolika universitato | |||||
Informoj | |||||
fondodato | 8-a de decembro 1918 | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 51° 14′ 52″ N, 22° 32′ 41″ O (mapo)51.24777777777822.544722222222 | ||||
lando | Pollando | ||||
Estraro | |||||
rektoro | Mirosław Kalinowski | ||||
Nombroj | |||||
nombro de studentoj | 20 317 | ||||
retejo | [<span%20class="official%20website"> Oficiala retejo] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
• Publikiga Etika Komitato • Coalition for Advancing Research Assessment vd | |||||
| |||||
| |||||
| |||||
Laŭ TTT-rangolisto de altlernejoj en la mondo okupas 38-an lokon inter 410 klasifikitaj altlernejoj en Pollando. Ĝi posedas la plej bonan teologion en Pollandon, la 4-an filozofion, la 5-an polan filologion, kaj la studdirektoj kiel juro, administracio, pedagogiko, sociologio aŭ psikologio troviĝas pli malpli ĉe la 10-a loko laŭ "Perspektywy" (Perspektivoj).
Ĝia biblioteko, kies plurjara direktoro estis Andrzej Paluchowski, disponigas interrete plurajn deŝuteblajn librojn kaj revuojn en Esperanto.