Klaĉo
bagatela parolado pri alies personaj aferoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Klaĉo estas maniero de interbabilado kaj amuzo, per kio estas interŝanĝitaj informoj pri personoj forestaj. La diraĵo estas malica aŭ malbonvola. Klaĉo ofte kaŭzas malverajn famojn. La sociologio, precipe la socipsikologio, okupiĝas pri tiu ĉi fenomeno. Klaĉo ankaŭ troviĝas en apartaj amaskomunikiloj pri riĉuloj, beluloj kaj aliaj famuloj (ekz. en la bulvardgazetoj), kvankam la intencoj ne baziĝas en maliceco, sed en kontentigo de la sensaciemo de kelkaj homoj, tre ofte el sociaj niveloj ege malproksimaj al tiu de la klaĉitoj, kiuj nur eltiras profiton de la klaĉemo de tiuj.