Kuronio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kurlando, Kuronio aŭ Kuronujo (germane Kurland, latve Kurzeme), estis ĝis la 13-a jarcento la vivoregiono de la balta popolo kuronoj, kaj poste balta provinco de la feŭda ŝtato de la Ordeno de germanaj kavaliroj en Livonio (ĝis 1560), de la Pola-Litova Unio (1560–1795) kaj de la Rusa Imperio (1795–1918). Ĝi situis inter 55° 45′ kaj 57° 45′ Norda kaj 21° kaj 27° Orienta. Ekde la jaro 1919 la regiono estas regiono de Latvio.