La Antaŭ-Rafaelida Frataro
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Antaŭ-Rafaelida Frataro (angle Pre-Raphaelite Brotherhood) estis asocio de anglaj pentristoj, poetoj kaj kritikistoj, fondita en 1848 en Londono de John Everett Millais, Dante Gabriel Rossetti kaj William Holman Hunt. La Frataro daŭris kiel formita grupo apenaŭ dum jar-kvino, sed ties influo falis sur la angla pentrarto ĝis la komenco de la 20a jarcento. Oni uzas la terminon antaŭrafaelismo por karakterizi la pentrartan movadon kiun ili reprezentas. Kutime ĝi estas ligita al la movado de la realisma pentrarto kiu samtempe disvolviĝis en Francio. La terminon «antaŭrafaelisma» oni komprenas kiel derivaĵo de «antaŭrafaelismo», kaj ne aplikandas al nomo de la grupo de artistoj origina.
La Antaŭ-Rafaelida Frataro | |||||
---|---|---|---|---|---|
arta movado • artista grupo • stilo | |||||
Komenco | 1848 vd | ||||
Fondinto(j) | William Holman Hunt • John Everett Millais • Dante Gabriel Rossetti vd | ||||
| |||||
La antaŭrafaelistoj malakceptis la akademiisman pentrarton dominantan en Anglio en la 19a jarcento, centrante siajn kritikojn en Sir Joshua Reynolds, fondinto de la Reĝa Akademio de Artoj. Ekde ĝia vidpunkto, la akademiisma pentrarto hegemonia nur pluigis la manierismon de la itala pentrarto posta al Rafaelo kaj Mikelanĝelo, per elegantaj komponoj sed malplenaj je enhavo aŭ sincereco. Tial ili defendis la revenon al detalismo kaj luma kolorismo de la primitivaj italaj kaj flandraj pentristoj, antaŭaj al Rafaelo —de tie la nomo de la grupo—, kiujn ili konsideris pli aŭtentaj.