Lazura Marbordo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Lazura Marbordo aŭ simple Lazura Bordo - ankaŭ nomata franca Riviero, france Côte d'Azur, okcitane Còsta d'Azur - estas franca mediteranea marbordo de la Ligura Maro inter la urbo Hyères okcidente kaj la itala landlimo oriente. Ĝi kovras la departementoj Alpes-Maritimes kaj Var, kaj la monaka teritorio. Ĝin ĉirkaŭas la montmasivoj de Maures, de Estérel kaj de Sudalpoj, kies kelkaj pintoj kulminas je preskaŭ 3000 m.
Lazura Marbordo | |||
---|---|---|---|
Geografia regiono | |||
marbordo [+] | |||
Lando | Francio | ||
- koordinatoj | 43° 19′ 12″ N, 6° 39′ 54″ O (mapo)43.326.665 | ||
|
|||
Lazura Marbordo | |||
Vikimedia Komunejo: Côte d'Azur [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
La zono estas tre urbaniza ĉe la bordo pro la turismo, sed pli protektata en la enlando (ekz-e en Var, en masivo de Maures). Sunan kaj varman klimaton profitas la Bordo Lazura. Nico kun sia internacia flughaveno estas rigardata kvazaŭ la ĉefurbo de la Bordo Lazura.
La esprimon "Bordo Lazura" elkreis la franca verkisto Stéphen Liegeard en sia libro La Côte d'Azur (La Bordo Lazura) publikigata en 1887. La vorton lazuro li pruntis el la heraldikaj koloroj.