Sep Leĝoj de Noa
sepo de diaj ordonoj, kiu estas (laŭ rabena judismo) deviga je ĉiu homaro; ne rekte nombrita en la Biblio, sed trovita en la Talmudo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Sep Leĝoj de Noa (hebree שבע מצוות בני נח, ŝeva micvot benej Noaĥ), referencata ankaŭ kiel Noahidaj Leĝoj aŭ la Noah-aj Leĝoj (el la Hebrea prononco de "Noaĥ"), estas serio de ordonoj kiuj, laŭ la Talmudo, estis donitaj de Dio[1] kiel ligiga serio de leĝoj por la "filoj de Noa" – tio estas, la tutan homaron konsiderinte Noa-on kaj lian familion kiel nura praulo.[2][3]
Laŭ la juda tradicio, ne-judoj kiuj aliĝas al tiuj leĝoj ĉar ili estis donitaj de Moseo[4] estas sekvantoj de Noaismo kaj konsiderataj kiel justaj gojoj, kiuj ricevos lokon en Olam Haba (en Hebrea עולם הבא, nome la venonta mondo), la fina premio por la justuloj.[5][6]
La Sep Leĝoj de Noa inkludas malpermesojn kontraŭ adorado de idoloj, nomi dion, murdon, adulton kaj seksan malmoralecon, ŝtelon, manĝon de vivanta animalo, same kiel la devigon establi tribunalojn.