Liĉo
From Wikipedia, the free encyclopedia
En fantasto, liĉo (de la angla lich /ˈlɪtʃ/, kognato al nederlande lijk, germane Leiche, nordlanda lík kaj svede lik) estas klaso da malmortula estaĵo. Tio ofte estas la rezulto de transformiĝo, ĉar potenca magiisto aŭ reĝo avidanta eternan vivon, uzas magion aŭ ritaron por ligi ĝian intelekton kun ĝia amuleto kaj per tio atingi senmortecon. Liĉoj ofte havas aŭtoritaton super aliaj malmortuloj, tial ili ofte estas fimagiistoj (uzantoj de nigra magio).