Dom Manuelo la 1-a (aŭ Emanuelo la 1-a) estis la 14-a reĝo de Portugalio. Li naskiĝis en Alcochete la 31-an de majo 1469 kaj mortis en Lisbono la 13-an de decembro 1521). Li estis la filo de la princo Ferdinando de Portugalio (1433-1470), duko de Viseu, kaj de lia edzino Beatrico de Portugalio (1430-1506). Li estis do la kuzo de la reĝo Johano la 2-a, el kiu li heredis la tronon en 1495.
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Manuelo la 1-a de Portugalio |
14-a reĝo de Portugalio |
|
Regado |
1495 ĝis 1521 |
Antaŭulo |
Johano la 2-a, lia kuzo |
Sekvanto |
Johano la 3-a, lia filo |
|
Persona informo |
Naskiĝo |
31-an de majo 1469 (1469-05-31) en Lisbono |
Morto |
13-an de decembro 1521 (1521-12-13) (52-jaraĝa) en Lisbono |
Mortis per |
Pesto vd |
Tombo |
Monaĥejo de la hieronimanoj de Belém vd |
Religio |
katolika eklezio vd |
Lingvoj |
portugala vd |
Ŝtataneco |
Reĝlando Portugalio vd |
|
Subskribo |
Familio |
Dinastio |
Dinastio Aviso vd |
Patro |
Fernando de Portugalio (Duko de Viseu) vd |
Patrino |
Infanta Beatrice, Duchess of Viseu (en) vd |
Gefratoj |
Leonor de Viseu, Isabella of Viseu (en) , Diogo I, Duke of Viseu (en) kaj Infante John, Duke of Viseu (en) vd |
Edz(in)o |
Izabela de Hispanio Maria de Hispanio Eleonora de Aŭstrio |
Infanoj |
Miguel da Paz, Prince of Portugal (en) ( Isabel de Hispanio) Infante Edward, 4th Duke of Guimarães (en) ( Maria de Hispanio) Henriko la 1-a ( Maria de Hispanio) Maria of Portugal, Duchess of Viseu (en) ( Eleonoro de Habsburgo) Antonio de Portugal (en) ( ) Carlos of Portugal (en) ( ) Cardinal-Infante Afonso of Portugal (en) ( Maria de Hispanio) Ludoviko de Portugalio ( Maria de Hispanio) Johano la 3-a de Portugalio ( Maria de Hispanio) Infante Ferdinand, Duke of Guarda and Trancoso (en) ( Maria de Hispanio) Izabela de Portugalio ( Maria de Hispanio) Beatrice of Portugal, Duchess of Savoy (en) ( Maria de Hispanio) Maria of Portugal (en) ( Maria de Hispanio) vd |
Profesio |
Alia nomo |
O Venturoso vd |
Okupo |
suvereno vd |
|
|
vd |
Fonto: Vikidatumoj |
|
Fermi
Oni kromnomis lin aŭ La Granda, aŭ La Fortuna, ambaŭ pro la cirkonstancoj, kiuj kaŭzis lian kronadon, kaj pro la malkovro de Brazilo kaj la malkovro de la marvojo al Barato, fare de liaj maristoj. Li reĝis ekde 1495 ĝis sia morto en 1521.
Li estis la unua reĝo de Portugalio kiu portis, kun la beno de la Papo, la titolon "Kun la beno de Dio, Reĝo de Portugalio kaj Algarves, la maro ambaŭflanke de Afriko, Lordo Gvineo kaj la konkero, velado kaj komerco en Etiopio, Arabujo, Persujo kaj Barato" (portugale: "Pela Graça de Deus, Rei de Portugal e dos Algarves, d'Aquém e d'Além-Mar em África, Senhor da Guiné e da Conquista, Navegação e Comércio da Etiópia, Arábia, Pérsia e Índia").