Matthew Mitcham
From Wikipedia, the free encyclopedia
Matthew John MITCHAM (naskiĝis la 2-an de marto 1988 en Brisbano, Kvinslando) estas emerita aŭstralia plonĝisto. Kiel plonĝisto, li estas la olimpika ĉampiono en 2008 en la 10metra platformo, ricevis la plej altan unu-plonĝan poentaron en olimpika historio. Li estis la unua malkaŝe geja atleto kiu ricevis olimpikan oran medalon. Li estas la unua aŭstralia viro gajnanta olimpikan oran medalon en plonĝado post Dick Eve ĉe la Somera Olimpiko 1924.
- Kategorio Matthew Mitcham en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Matthew Mitcham | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Matthew John Mitcham |
Naskiĝo | 2-an de marto 1988 (1988-03-02) (36-jaraĝa) en Brisbano |
Ŝtataneco | Aŭstralio |
Alma mater | Universitato de Sidnejo |
Okupo | |
Okupo | konkura plonĝisto |
TTT | |
Retejo | http://www.mattmitcham.com |
Fermi