Maureen Connolly
usona tenisisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Maureen CONNOLLY (naskiĝis la 17-an de septembro 1934(nun 1934-09-17) en la urbo San Diego de Kalifornio, mortis la 21-an de junio 1969 en aĝo de nur 34 jaroj pro ovaria kancero) estas usona eksa mondfama tenisistino. Ŝi estis la gajninto de naŭ ĉefaj unuopaj titoloj en la fruaj 1950-aj jaroj. En 1953, ĵus plenkreska, ŝi fariĝis la unua virino gajnanta ĉiuj kvar tutmonde pintaj tenisturniroj, nomataj Granda Ŝlemo, dum la sama kalendara jaro. Ŝi ankaŭ estas la sola ludanto en la historio, kiu gajnis titolon sen perdi parton de matĉo ĉe ĉiuj kvar ĉefaj ĉampionecoj. La sekvan jaron, en julio 1954, rajdakcidento grave vundis ŝian dekstran kruron kaj finis ŝian konkurencivan tenistan karieron en la aĝo de 19. Ŝi poste edziniĝis al olimpika ĉevalisto, sed restis ligita al teniso kiel sporta ĵurnalistino.
- Kategorio Maureen Connolly en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Maureen Connolly | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de septembro 1934 (1934-09-17) en San-Diego |
Morto | 21-an de junio 1969 (1969-06-21) (34-jaraĝa) en Dallas, Usono |
Mortokialo | kancero • ovaria kancero |
Tombo | Hillcrest Cemetery |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Suda Metodista Universitato |
Familio | |
Edz(in)o | Norman E. Brinker |
Okupo | |
Okupo | tenisisto |
TTT | |
Retejo | http://mcbtennis.org/default.aspx |
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri tenisisto. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |