Merido (Venezuelo)
urbo en Venezuelo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Santiago de los Caballeros de Mérida, aŭ pli simple urbo de Mérida estas la ĉefurbo de la komunumo Libertador kaj de la ŝtato Mérida (Venezuelo) kaj unu el la ĉefaj lokoj de venezuelaj Andoj. Ĝi estis fondita en 1558, formante parton de la Nova Grenado, tamen, ĝi trapasis sub la posedon de la Ĝenerala Kapitanaro de Venezuelo, ludante aktivan rolon dum la Milito de Sendependeco.
Rapidaj faktoj urbo • urbego, Administrado ...
Merido | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo • urbego | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 5101 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 248 192 (2013) [+] | ||||
Loĝdenso | 9 928 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 8° 35′ N, 71° 8′ U (mapo)8.5833333333333-71.133333333333 [+] | ||||
Alto | 1 630 m [+] | ||||
Areo | 25 km² (2 500 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC-04:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Mérida (Venezuela) [+] | |||||
Fermi
La loĝantaro de la ĉefurbo estas de 204 879 loĝantoj kaj la metropola areo kiu inkluzivas la Komunumon Libertador atingas 300 000 personojn (Popolnombrado en 2001). La urbo reprezentas 28 % de la tuta loĝantaro de la ŝtato Mérida, kiu havas pli ol 750 000 loĝantojn (Popolnombrado en 2001). Ĝi estas sidejo de la Universitato de Andoj kaj de la Arĥidiocezo de Merido.