Meza Cinko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Meza Cinko (Cinca Medio en hispana, Cinca Meya en aragona) estas komarko de la sudo de la Provinco Ŭesko, en nordoriento de la regiono Aragono, en Hispanio ĉe la meza fluejo de la rivero Cinca. Ĝia ĉefurbo estas Monzón.
Ĝi limas nordoriente kun Somontano de Barbastro, oriente kun La Litera kaj sude kun Bajo Cinca kaj Monegros. La akso de la komarko estas la rivero Cinca. Nur la du plej nordaj municipoj iom apartiĝas orienten.
Ĝi estas unu de la aragonaj komarkoj kun plej granda loĝdenseco, kun 41,32 loĝ/km² (2019). Ĝiaj ĉefaj enspezofontoj estas industrio kaj agrikulturo.