Mikozo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Mikozo (fungozo) povas troviĝi ĉie sur la korpo. Plej ofte oni rimarkas ĝin nur, ĉar mikozoj jukas; ĝi estas tre kontaĝa kaj rezistkapabla. Kutime ĝi kreskas en epitela histo kaj ne kreskas malalte en la haŭto.
La fungoj preferas varmajn, humidajn regionojn kiel akselojn, buŝon, nazon kaj generajn organojn. Sur la mukozo oni trovas plej ofte kandozon (Candida albicans). Mikozoj troviĝas precipe ĉe la ungoj kaj haroj, en la interspaco de la fingroj kaj piedfingroj, kie ofte la hidrolipida protekta membrano de la haŭto detruiĝis. La kreskado estas cirkla kaj tie la haŭto ruĝiĝas.
Precipe malsaniĝemaj estas maljunaj homoj kaj homoj kun metabola malsano, ekzemple diabetuloj.
Ekzistas ankaŭ mikozoj ĉe bestoj kaj plantoj.