Ministerio pri Ekonomio (Brazilo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ministerio pri Ekonomio (portugale Ministério da Economia, mallongigo ME) estas ministeria servo de la brazila registaro. La Provizora Akto (mallongigo MP) 870, de la 1-a de januaro 2019, establis la novan strukturon de la brazila federacia registaro, kaj tiam kreiĝis la Ministerio pri Ekonomio, kiu prenis la atribuojn de la tiamaj Ministerio pri Financoj, Ministerio pri Planado, Disvolviĝo kaj Administrado, Ministerio pri Industrio, Ministerio pri Ekstera Komerco kaj Servoj, kaj Ministerio pri Laboro.
Rapidaj faktoj Komenco, Lando(j) ...
Ministerio pri ekonomio | ||
---|---|---|
Ministério da Economia (ME) | ||
Fasado de la Ministerio pri Ekonomio | ||
ministerio pri ekonomio | ||
Komenco | 1-a de januaro 2019 | |
Geografia situo | 15° 47′ 40″ S, 47° 52′ 28″ U (mapo)-15.7944939-47.8743959 | |
Lando(j) | Brazilo vd | |
Sidejo | Braziljo | |
Situo | Braziljo | |
Adreso | Esplanada dos Ministérios Bloco K, Zona Cívico-Administrativa | |
Poŝtkodo | 70040-906 | |
| ||
Estr(ar)o | Paulo Guedes | |
Retejo | www.gov.br/economia | |
Fermi
La normigita strukturo de la Ministerio pri Ekonomio estis difinita per Dekreto n-ro 9.679, la 2-an de januaro 2019, kun amendoj de aliaj dekretoj kaj la konvertiĝo de la MP al Leĝo n-ro 13.844, de la 18-a de junio 2019.