Mogán
From Wikipedia, the free encyclopedia
Mogán [moGAN] estas urbo kaj municipo apartenanta al la provinco Las Palmas, en la regiono Kanarioj.[1][2] Ĝi etendiĝas sur la sudokcidenta parto de la insulo Gran Canaria. La loknomo Mogán estas devena el Guanĉoj,[3] eble kun referenco al abundoj de plantoj asteriskoj aŭ pulikarioj.[4]
Rapidaj faktoj municipo en Hispanio, Administrado ...
Mogán | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 35140 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 20 845 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 121 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 27° 52′ N, 15° 43′ U (mapo)27.866666666667-15.716666666667 [+] | ||
Alto | 253 m [+] | ||
Areo | 172,43 km² (17 243 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mogán [+] | |||
Fermi
Temas pri unu de la turismaj municipoj plej gravaj de la insulo, kun kelkaj strandoj kaj loĝejkvartaloj dediĉitaj al tiu sektoro.[5] Ĝi estas la dua plej etenda municipo de la insulo post nur San Bartolomé de Tirajana.[6]