Motorciklo
motora veturilo, kun du aŭ tri radoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Motorciklo estas durada veturilo pelata de motoro.
Motorciklo | ||
---|---|---|
vd | ||
Dum | nekonata - nekonata/nuntempe | |
Partoprenanta | rigida framo • motorcycle engine • motorcycle seat • rado • brulaĵujo • motorcycle fairing • motorcycle handlebar vd | |
La juro de multaj landoj distingas inter malpezaj motorcikloj, moveblaj ankaŭ per pedaloj, kaj pezaj motorcikloj moveblaj nur per motoro. Kelkloke oni eĉ distingas mopedojn kaj motorajn biciklojn (nomatajn "zum-bicikloj"). La diferenco koncernas la permesilojn kaj aĝojn necesajn por stiri tian motorciklon. Skotero estas ne tre peza motorciklo, kies seĝo estas ne selo, sed horizontala kuseno; ĝiaj radoj ordinare estas malgrandaj, kun malforta influo de turbaj fortoj.
En multaj kuntekstoj la esprimo "motorciklo" estas rezervita al "veraj" motorcikloj, senpedalaj, ne-skoteraj.
Trirada kamioneto estas trirada vehiklo kies antaŭa parto deriviĝas de la mekanika parto de motorciklo dum la malantaŭa parto estas ŝarĝejo kiel ĉe varvehiklo.