Nacia himno de Malajzio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Negaraku - en Esperanto "Mia Lando" - estas la nacia himno de Malajzio. La komponaĵo estis elektita kiel nacia himno en la momento kiam la Federacio de Malajzio akiris sendependecon de Britio en 1957. La melodio origine estis uzata kiel ŝtata himno de la nuna subŝtato Perako; ĝi estis adoptita de populara franca melodio titolita "La Rosalie" kreita de la komponisto Pierre-Jean de Beranger. Lia melodio estis adaptita al la kanto "I shall return" ("Mi revenos") de la kantistino Anne Shelton en 1962.
Rapidaj faktoj Negaraku, lando ...
Negaraku | ||
---|---|---|
Mia Lando | ||
nacia himno | ||
lando | Malajzio | |
kantoteksto | multnombraj aŭtoroj (precipa aŭtoro: Saiful Bahri) | |
muziko | Pierre-Jean de Beranger, en 1957 | |
ekde | 1957 | |
muzika ekzemplo | ||
"la himno en orkestra versio"
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla). | ||
Fermi