teatro en Prago, Ĉeĥio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Nacia Teatro (ĉeĥeNárodní divadlo) estas eble la plej bela nov-renesanca konstruaĵo en Prago. Konstruita en la jaroj 1868 ĝis 1881 laŭ projekto de arkitekto Josef Zítek. Post la incendio (1881) restarigita kaj en la jaro 1883 solene remalfermita. Al la ekipo de la Nacia teatro kontribuis unu tuta generacio de belartistoj: Mikoláš Aleš, František Ženíšek, Josef Tulka, Vojtěch Hynais (pen-traĵo sur la kurteno), Václav Brožík, Julius Mařák, Bohuslav Schnirch (statuoj sur la atiko kaj la ĉevaltriopoj), Antonín Pavel Wagner, Josef Václav Myslbek (statuoj sur la flanka portalo rigardanta al la kajo). Post cent jaroj rekonstruita, larĝigita je unu moderna vitra konstruaĵo, kaj re-inaŭgurita en 1983. Familiare nomata "Ora Kapeleto" (ĉeĥeZlatá kaplička).
Rapidaj faktoj theatre company [+], Koordinatoj ...