Nord-pacifikaj marbordaj arbaroj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La nord-pacifikaj marbordaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la okcident-nordamerika ekoprovinco de la nearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al mezvarmaj koniferarbaroj de la pacifika marbordo de Nordameriko. Botanike tiuj arbaroj situas en la Rokmontara Flaŭra Regiono. Kune kun iom da ekoregionoj, la nord-pacifikaj marbordaj arbaroj konstituas la "pacifikajn moderajn pluvarbarojn", tutmondaj 200-regionon.