Nov-Brunsviko
provinco de Kanado / From Wikipedia, the free encyclopedia
Nov-Brunsviko (angle New Brunswick [njuːˈbrʌn.zwɪk], france Nouveau-Brunswick [nu.vo bʁœn.swik]) estas ĉe-mara provinco de orienta Kanado. Nord-okcidente estas Kebekio, oriente Sankt-Laŭrenca Golfo, sude Nov-Skotio kaj Golfo de Fundy, kaj okcidente la usona ŝtato Majno. La du oficialaj lingvoj de Nov-Brunsviko estas la angla kaj la franca. Ĉe Nov-Brunsviko oni parolas la landan dialekton de la angla kaj du lokajn dialektojn de la franca. Laŭ la stato de 2017 en la provinco vivis 760 868 loĝantoj sur areo de 72 908 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 10 loĝantoj/km².
Nov-BrunsvikoNov-Brunsviko | |
---|---|
Alternativa nomo | New Brunswick / Nouveau-Brunswick |
Plena nomo | Nov-Brunsviko |
| |
Devizo: Spem reduxit (latina =: Espero restarigita) | |
Oficialaj lingvoj | angla, franca |
Floro | Purpura violo |
Arbo | Balzama abio |
Birdo | Nigrakapa paruo |
Ĉefurbo | Frederiktono |
Plej granda urbo | Monktono |
Leŭtenanta Guberniestro | Brenda Murphy
(ekde 8-a de septembro 2019) |
Ĉefministro | Blaine Higgs
(ekde 9-a de novembro 2018) |
Reprezentiĝo en la Parlamento - Deputitoj - Senatanoj | 10 10 |
Areo Tuto - Tero - Akvo (% de tuto) |
11-a rango 72.90872908 km² 71.450 km² 1.458 km² (2,0{%) |
Loĝantaro - Tuto (20062017) - Loĝdenso |
8-a rango 749.168760868 10,6010 po km² |
MEP (2005) - Tuto - Popersone |
$23,727 miliardoj (8-a) $31.552 (12-a) |
Aliĝo al Konfederacio | 1-a de julio 1867 (1-a) |
Tempozono | UTC -4 |
Mallongigoj - Poŝta - ISO 3166-2 - Poŝtkoda(j) prefikso(j) |
NB CA-NB E |
Retejo | www.gnb.ca |
Ĉiu rangigo inkluzivas la teritoriojn | |
La nuna ĉefministro de Nov-Brunsviko ekde la 9-a de novembro 2018 estas Blaine Higgs. La guberniestro, kiu formale reprezentas la britan monarkion, estas Brenda Murphy.