Nova Urbo (Prago)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Nova urbo (ĉeĥe Nové Město) estas centra kvartalo de la urbo Prago (Ĉeĥio), fondita de Karolo la 4-a en la jaro 1348. Jam antaŭe ekzistis tie sufiĉe densa loĝateco, kiun Karolo la 4-a unuigis en impona koncepto de urbo plene kontentiganta la postulojn de grava industria kaj komerca centro kaj taŭga kiel sidejo de reĝo de Bohemio kaj imperiestro de la Sankta Romia Imperio. De la Malnova Urbo estis la Nova Urbo apartigita nur per fosaĵo kaj muro kaj aliĝis al ĝi en granda arko. La konstrumaniero de regulaj, sufiĉe larĝaj stratoj atestas ĝis hodiaŭ pri la grandioza projekto. Vivas ĉi tie 21 941 loĝantoj (2021).
Rapidaj faktoj katastra areo en Ĉeĥio • municipal part in Czechia • kvartalo • royal city, Administrado ...
Nova Urbo | |||
---|---|---|---|
katastra areo en Ĉeĥio • municipal part in Czechia • kvartalo • royal city | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 110 00 • 120 00 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 21 941 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 6 567 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 5′ N, 14° 26′ O (mapo)50.076714.4264 [+] | ||
Areo | 3,341 km² (33 4.1 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo New Town, Prague [+] | |||
Fermi