Oaĥaka Patrinmontaro
Montaro en suda Meksiko (subŝtato Oaĥako) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Oaĥaka Patrinmontaro aŭ Oaĥaka Sierra Madre (aŭ tute en hispana : Sierra Madre de Oaxaca), estas montaro en suda Meksiko. Ĝi ekas je Pinto de Orizaba kaj etendiĝas sudorienten tra 300 kilometroj ĝis Terkolo de Tehuantepeko. Pintoj en Oaĥaka Patrinmontaro havas averaĝan altitudon de 2 500 metroj, kun iuj pintoj kiuj superas 3 000 metrojn. La orientaj deklivoj de la montaro estas pli humidaj, kaptante humido-ŝargitajn ventojn ekde Meksika Golfo. Iuj pli sekaj valoj troviĝas okcidente, en la pluvombro de la montaro. La oaĥak-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj situas super altitudo de 1 600 metroj. La humidaj Oaĥakaj montarbaroj troviĝas sub altitudo de 1 600 metroj sur la orientaj deklivoj, super la Veracrucaj malaltaĵoj. Oriente, la kserofita Tehuak-vala arbustaro okupas Tehuakan Valon; nordokcidente, la ĥaliskaj sekaj arbaroj kovras la supran basenon de Santodomingo-Rivero, kiu troviĝas en la pluv-ombro de la Sierra, kaj la sud-pacifikaj sekaj arbaroj, sude laŭlonge de la pacifika marbordo, etendiĝas en la supra baseno de Tehuantepeko-Rivero kaj Oaĥako-Valo.
Oaĥaka Sierra Madre | ||
---|---|---|
montara sistemo | ||
La plej alta punkto | (3 000 m) | |
Najbaraj tutaĵoj | Orienta Patrinmontaro | |
Kontinento | Ameriko | |
Situo | Meksiko | |
Geografia situo | 17° 0′ N, 96° 30′ U (mapo)17-96.5 f1 | |