Orinoko
Riverego en Sudameriko / From Wikipedia, the free encyclopedia
La rivero Orinoko (Orinoco) estas - kun longo de 2140 km - unu el la plej longaj en Sudameriko kaj la kvara en la tuta mondo laŭ la akvokvanto (Vidu ĉe Listo de riveroj laŭ akvoŝarĝo). La tuta rivero situas sur la teritorio de Venezuelo. La fonto troviĝas en la apudo de Parima ĉe la limo al Brazilo. De ĉi tie la rivero fluas okcidenten, tiam norden kaj poste orienten al Atlantika Oceano, en kiun ĝi fine enfluas. Ĝian delton konsistigas marĉoj kun areo de 41.000 km², famaj pro sia bestmulteco.
Rapidaj faktoj rivero, Bazaj informoj ...
Orinoko | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 2 140 km |
Akvokolekta areo | 880 000 km² |
Averaĝa trafluo | 36 000 m³/s |
Fluo | |
Enfluejo | Kasikiaro |
Geografio | |
Landoj | Venezuelo |
Regionoj | [[]] |
Fermi
Tra la brako Kasikiaro (hispane Brazo Casiquiare) Orinoko ligiĝas al la Río Negro. Tio estas unu el malmultaj ekzemploj de forkiĝo de granda rivero. Ĉar Negro fluas en Amazonon, kiu fine atingas Atlantikon, la akvoj de Orinoko fine rekuniĝas.