Pánfilo de Narváez
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pánfilo de Narváez (Navalmanzano?, Reĝlando Kastilio, ĉ. 1470 - marbordoj de okcidenta Florido, proksime de la delto de Misisipo, Hispana Imperio, 1528) estis hispana militisto, esploristo, adelantado kaj konkistadoro, kiu estis nomumita guberniestro de Florido.
Pánfilo de Narváez | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1469 (1469-11-30) en Navalmanzano |
Morto | 1-an de januaro 1528 (1528-01-01) (58-jaraĝa) en Misisipio |
Mortokialo | drono |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | konkistadoro |
Li partoprenis en la konkero de la insulo Kubo sub la estreco de Diego Velázquez de Cuéllar kaj poste en du malsukcesaj ekspedicioj el Kubo al Meksiko, kie Hernán Cortés estis entrepreninta la Konkeron de Meksiko.
Poste li estis sendita de la imperiestro Karlo la 5-a, esploradi la teritoriojn de la nuna Florido kun titolo de adelantado kaj guberniestro. Li foje amikiĝis kun indianoj, foje suferis ties malamikecon pro malkonsento kun la invado. Kiam lia ekspedicio iris okcidenten en direkto al Meksiko kaj al la delto de Misisipo venis tempesto kiu trafis la ŝipojn kaj tiam li mortis.