Písek
distrikta urbo en Ĉeĥio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Písek estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en la norda parto de Sudbohemia regiono, 100 km sude de la ĉefurbo Prago, surborde de la rivero Otava. Ĝi estas grava centro de kulturo, klerigado, administrado, trafiko kaj turismo en la regiono. Kun siaj 30 986 loĝantoj (2024) estas la tria plej granda urbo de Suda Bohemio (post České Budějovice kaj Tábor).
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Písek (apartigilo) |
Písek | |||
germane Pisek | |||
urbo | |||
Vido al preĝejo kaj remparoj de rivero Otava | |||
|
|||
Oficiala nomo: Písek | |||
Kromnomo: Pordego al Suda Bohemio | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Písek | ||
Administra municipo | Písek | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Parto de | Praĥenio | ||
Montaro | Tabora montetaro | ||
Historia vojo | Ora pado | ||
Memorindaĵoj | 5
| ||
Rivero | Otava | ||
Situo | Písek | ||
- alteco | 378 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 18′ 32″ N 14° 08′ 45″ O (mapo) | ||
Areo | 63,22 km² (6 322 ha) | ||
Loĝantaro | 30 986 (2024) | ||
Denseco | 490,13 loĝ./km² | ||
Baseno | Ĉeskobudejovica baseno | ||
Unua skribmencio | 1243 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 397 01 | ||
NUTS 3 | CZ031 | ||
NUTS 4 | CZ0314 | ||
NUTS 5 | CZ0314 549240 | ||
Katastraj teritorioj | 5 | ||
Partoj de urbo | 9 | ||
Bazaj setlejunuoj | 28 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Písek | |||
Retpaĝo: www.icpisek.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
La urbo pro sia neripetebla etoso portanta plurajn atributojn (Sudbohemia Ateno, Mekko de violonistoj, urbo de studentoj, urbo en maro de arbaroj) kaj inspirinta multajn famajn ĉeĥajn artistojn studintajn en tiea gimnazio. La historia urbocentro estas proklamita kiel protektata monumentzono.
La plej malnova konservita bohemia ponto apartenas al la plej valoraj naciaj memorindaĵoj de la tuta Ĉeĥio.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Čížová, Paseky, Kestřany, Dobev, Tálín, Záhoří, Putim, Protivín, Heřmaň, Kluky, Vrcovice kaj Dolní Novosedly.