Paco de Lucía
From Wikipedia, the free encyclopedia
Francisco Sánchez Gomes, per arta nomo Paco de Lucía [pAko], (Algeciras, Kadizo, 21-a de decembro de 1947, Quintana Roo, Meksiko, la 25-an de februaro 2014), estis gitaristo de flamenko hispana. Ties dua familinomo estas "Gomes" pro ties patrino, Lucía Gomes, el Castro Marim (Portugalio); de tie la nomo de lia disko Castro Marín (Universal, 1987).
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Paco de Lucía (metroo de Madrido). |
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Paco de Lucía | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Francisco Gustavo Sánchez Gómez |
Aliaj nomoj | Paco de Lucía |
Naskiĝo | 21-an de decembro 1947 (1947-12-21) en Algeciras |
Morto | 25-an de februaro 2014 (2014-02-25) (66-jaraĝa) en Playa del Carmen |
Mortokialo | korinfarkto |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Antonio Sánchez Pecino |
Frat(in)oj | Ramón de Algeciras • Pepe de Lucía |
Okupo | |
Okupo | gitaristo • komponisto • ĵazmuzikisto • ĵaz-gitaristo • klasika gitaristo • filmkomponisto • diskografa artisto |
TTT | |
Retejo | http://pacodelucia.org |
Fermi
Li ricevis multajn premiojn, inter ili tiujn de la Premio Princo de Asturio de la Artoj (2004), la Honora doktoreco ĉe la Universitato de Kadizo[1] kaj de la Berklee College of Music, majo de 2010.
Kvankam preskaŭ tuta lia verko estas en flamenko, li registris ankaŭ kelkajn laborojn en aliaj stiloj, kiaj la klasika muziko, la fusio de flamenko kun ĵazo kaj aliaj muzikaj stiloj.[2]