Partio Nacia Liberiĝo
politika partio en Kostariko / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Partio Nacia Liberiĝo (Partido Liberación Nacional aŭ PLN) estas kostarika politika partio situanta inter la centro[8][9][4] kaj centrodekstro[10][11][7] de la politika spektro. Ĝi estas unu el la du partioj tradiciaj de la lando kaj la plej malnova de la nunaj politikaj partioj leĝe registritaj ĉe la Supera Tribunalo de Balotadoj. Ĝi estas la plej granda opozicia forto kaj entute la plej granda frakcio en la Leĝofara Asembleo de Kostariko.
Partio Nacia Liberiĝo | |
---|---|
Partido Liberación Nacional | |
(partio) | |
partio | |
Lando | Kostariko |
Prezidanto | Kattia Rivera Soto |
Vicprezidantoj | Vakas |
Ĝenerala sekretario | Gustavo Viales Villegas |
Frakciestro | María José Corrales Chacón |
Fondiĝo | 12-a de oktobro 1951 |
Fondintoj | Esplorcentro pri la Naciaj Problemoj Demokrata Agado Partio Socialdemokrata Movado de Nacia Liberiĝo |
Ĉefa sidejo | Casa Liberacionista "José Figueres Ferrer". 10105. Avenida 12, Mata Redonda, San José |
Koloro(j) | verda, blanka |
Ideologio | Historie: Liberiĝismo Socialdemokratio Figuerismo Subpartiaj grupoj: Socialliberalismo Triavojismo Demokrata socialismo Ekonomia liberalismo |
Pozicio | Centra[1] kun subpartiaj grupoj de centromaldekstra al centrodekstra[2][3][4] [5][6][7] |
Internacia aliĝo | Socialista Internacio |
' | Permanenta Konferenco de Politikaj Partioj de Latinameriko |
Junulara organizaĵo | Juventud Liberacionista (Liberiĝista Junularo) |
Studenta organizaĵo | Movimiento Universitario Liberacionista (MUL; Universitata Liberiĝista Movado) Movimiento Estudiantil Liberacionista de Educación Media (MELEM; Mezlerneja Studenta Liberiĝista Movado) |
Retejo | www.plncr.org |
Fondite la 12-an de oktobro de 1951, ĝi devenas de la unuiĝo de la Partio Socialdemokrata kaj la Movado de Nacia Liberiĝo, post kiam enlanda milito ekestis inter du aliancoj, tiu de la calderonistas (socialkristanoj) kaj komunistoj, kaj tiu de la opoziciuloj, kiu inkluzivis sekciojn de la nacia oligarkio, kafistojn, intelektulojn, kaj socialdemokratojn, inter kiuj troviĝis José María Figueres Ferrer, de la Partio Demokrata Agado, kiu ĉefis la Movadon de Nacia Liberiĝo kaj gvidis ĝin al venko.[12] Poste, la partio lokis sin kiel unu el la du reprezentantoj de la dupartiismo en la lando, alternante je regado kun la Partio Socialkristana Unueco, ĝis ties rompo en la unua jardeko de la 21-a jarcento, kiam aliaj partioj komencis pli roli en kostarika politiko.
Post la fondo de la partio, 7 liberiĝistoj, elektitaj en 9 balotadoj, prezidis Kostarikon, plej laste Laura Chinchilla Miranda, kiu elektiĝis 46-a prezidanto per la balotado de 2010, iĝante la unua kostarikanino elektita al tiu ofico post la permeso al ina voĉdonado en 1949.[13] En la prezidanta balotado de 2018, la PLN, kandidatiginte Antonio Álvarez Desanti, havis la trian lokon laŭ nombro de balotoj, por unua fojo en sia historio ne atingante unu el la unuaj du lokoj kaj ekskludiĝante de la dua balota vico.[14]
La politika idearo de la PLN nomiĝas liberiĝismo (hispane liberacionismo). Ĝi membras en la Socialista Internacio kaj la Permanenta Konferenco de Politikaj Partioj de Latinameriko. Ĝi disponas junularan organizon, la Liberiĝistan Junularon, kaj studentan, la Universitatan Liberiĝistan Movadon.