Peer Steinbrück
germana politikisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Peer STEINBRÜCK [ŝtajnbrik] estas germana politikisto. Li naskiĝis la 10-an de januaro 1947(nun 1947-01-10) en Hamburgo, do nun estas 77-jara. Inter novembro 2005 kaj oktobro 2009 li estis federacia ministro pri financoj en la registaro de Germanio, en granda koalicio inter kristandemokratoj kaj socialdemokratoj, la du plej grandaj parlamentaj frakcioj. Antaŭe inter 2002 kaj 2005 li estis ĉefministro de la germania federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Li reprezentas la Socialdemokratian Partion de Germanio (SPD), kiu ekde oktobro 2009 en la germania parlamento Bundestag estas partio opozicia.
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Fermi
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri germana politikisto. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |
- Peer Steinbrück en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Peer Steinbrück en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)