Pola Unuiĝinta Laborista Partio
partio en Pollando / From Wikipedia, the free encyclopedia
Pola Unuiĝinta Laborista Partio (pole Polska Zjednoczona Partia Robotnicza, mallongigo PZPR) - komunisma partio kreita en decembro 1948 per kunfandiĝo de Pola Laborista Partio kaj Pola Partio Socialista post forigo de kontraŭstaraj agantoj. La partio regis en Pollando (Pola Popola Respubliko) inter la jaroj 1948 kaj 1989 surbaze de la ideologio de marksismo-leninismo per diktatoreco de la proletaro. Laŭ tiutempe uzata partia lingvaĵo kaj idea fundamento, la partio estis avangardo de la proletaro.
Pola Unuiĝinta Laborista Partio | ||
---|---|---|
Logotipo de Pola Unuiĝinta Laborista Partio | ||
partio | ||
Komenco | 21-a de decembro 1948 vd | |
Fino | 30-a de januaro 1990 vd | |
Antaŭe | Pola Partio Laborista vd | |
Lando(j) | Pollando vd | |
Sidejo | Varsovio | |
Ideologio | ||
Ĉefestro(j) | Mieczysław Rakowski vd | |
Posedatoj | Trybuna Ludu • Żołnierz Wolności vd | |
Agado de la partio bazis sur unupartieca ekzemplo kutima en la regiono kaj estis subordigita al Komunista Partio de Sovetunio (plejparte ĝis la jaro 1956).
Dum sia ekzisto, Pola Unuiĝinta Laborista Partio estis partio amasa, decentre mastrumanta ŝtatan ekonomion, reganta aŭtoritare, aspiranta tutece kontroli socian vivon en la lando.