Pola koridoro
From Wikipedia, the free encyclopedia
La pola koridoro (germane Polnischer Korridor) – konata ankaŭ kiel pomeria aŭ simple koridoro estas origine germanlingva nomigo de la 1920-aj jaroj por areo de la nuna pola vojevodio Pomerio.
Rapidaj faktoj Historia regiono, koridoro [+] ...
Pola koridoro | |||
---|---|---|---|
Historia regiono | |||
koridoro [+] | |||
Lando | Pollando | ||
- koordinatoj | 54° 21′ 0″ N, 18° 20′ 0″ O (mapo)54.3518.333333333333 | ||
|
|||
Pola koridoro | |||
Fermi
La koridoro, 32–112 km larĝa tera strio, estiĝis pro la sekvaj kazoj:
- Ĝi estis historia pola teritorio (antaŭ la dispartigoj de Pollando-Litovio fine de la 18-a jarcento), loĝata fare de pola plimulto kaj de germana kaj kaŝuba malplimultoj.
- la decido kongruis kun la 13-a punkto el la 14 punktoj de Wilson de 1918, laŭ kiu oni devas certigi liberan aliron al la Balta maro por Pollando.
- la transdonita teritorio ne entenis la tiutempan urbon Dancigo (germane Danzig, pole Gdańsk), kiu urbo estis tiutempe tute germana urbo kaj kiun oni deklaris urboŝtato libera Urbo Dancigo. Pollando evoluigis kiel alternativon al Danzig la havenurbon Gdynia. Oni certigis por la germanaj kaj alilandaj vojaĝantoj liberan veturon tra la koridoro.