Proksimaĵoj Valencio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Proksimaĵoj Valencio (hispane Cercanías Valencia) ankaŭ nomita Rodalia València en la valencia, konsistas el kvin linioj, 323 km da fervojaj vojoj kaj 72 stacioj. La kvin linioj havas sian originon en València-Nord.
Rapidaj faktoj Renfe Rodalia Valencia, Renfe Proksimaĵoj • commuter rail network ...
Renfe Rodalia Valencia | |
---|---|
Trajno Civia direkte al València-Nord | |
Renfe Proksimaĵoj • commuter rail network | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Valencio, Provinco Castelló, Metropola areo de Valencio |
Transportsistema speco | Ĉeurba fervojo |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 323 km |
Nombro de linioj | 5 |
Nombro de stacioj | 72 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 668 mm |
Posedanto | Adif |
Transportisto | Renfe Operadora |
Fermi
La linioj de tiu ĉi naveda reto atingas pli malproksimajn municipojn, kiujn la linioj de Metroo de Valencio ne atingas. Municipoj kiel Gandio, Cullera, Ŝativo, Algemesí, Requena, Buñol, Sagunto, aŭ la urbo Castelló. Linio C-5 eĉ transiras municipojn en Sierra Calderona, kiel Gilet aŭ Estivella.