Pustý hrad (Zvolen)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pustý hrad (esperante: Dezerta burgo) aŭ (la malnova) burgo de Zvolen aŭ Malnova Zvolen estas la burga komplekso en la katastra teritorio de la urbo Zvolen super la kunfluejo de la riveroj Hron kaj Slatina en supermara alteco 475 — 571 m s. m. Ĝi konsistas el du burgaj kompleksoj: la Malsupra kaj la Supra burgoj. Inter ili troviĝas la tiel-nomita kuniga parto longa preskaŭ 400 metrojn, kiu en parto ĉe la Malsupra burgo konsistas el 206 metrojn longa muro. La totala areo de la burgo Pustý estas 7.6 ha. Kvankam temas pri ruino, kompare kun aliaj Eŭropaj, sed ankaŭ tutmondaj burgoj konstruitaj sur monto, ĝi estas verŝajne la plej granda (Siria Krak des Chevaliers havas areon proksimume 2,7 ha kaj dume temas pli pri fortikaĵo ol pri burgo).
Rapidaj faktoj Ŝtato, Regiono ...
Pustý hrad (Zvolenský hrad) | |
esperante: Dezerta burgo | |
burgo | |
Enirpordego de Supra Pustý hrad | |
Oficiala nomo: Pustý hrad | |
Ŝtato | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Banská Bystrica |
Distrikto | Distrikto Zvolen |
Municipo | Zvolen |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Pohronie |
Montaro | Javorie |
Situo | Pustý hrad |
- alteco | 475 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 33′ 30″ N 19° 06′ 37″ O (mapo) |
Materialo | ŝtono |
Estiĝo | 12-a jarcento |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
| |
Vikimedia Komunejo: Pustý hrad (Zvolen) | |
Portalo pri Slovakio | |
Fermi