Regiono Kasim
From Wikipedia, the free encyclopedia
La regiono Kasim aŭ kun difinita gramatika artikolo al-Kasim (arabe القصيم, foje ankaŭ latinliterigata al-Qasim) estas unu el la 13 administraj regionoj (arabe manatik idarija, singulare mintaka idarija) kiuj sume konsistigas la teritorion de Sauda Arabio. Ĝi situas en la centro de la lando.
Regiono Kasim | |||
---|---|---|---|
Administra regiono | |||
province of Saudi Arabia [+] | |||
Lando | Sauda Arabio | ||
Supermara alteco | 714 m [+] | ||
Koordinatoj | 26° N, 43° O (mapo)25.8063242.87323 | ||
Ĉefurbo | Burajda | ||
- koordinatoj | 26° N, 43° O (mapo)25.8063242.87323 [+] | ||
Akvokolektejo | 58 046 km² (5 804 600 ha) [+] | ||
Areo | 58 046 km² (5 804 600 ha) | ||
Loĝantaro | 1 159 438 [+] (2010) | ||
Poŝtkodo | 05 [+] | ||
ISO 3166-2 | SA-05 | ||
Regiono Kasim | |||
Vikimedia Komunejo: Al-Qassim Province [+] | |||
La plej granda urbo de la regiono estas la ĉefurbo Burajda; alia grava urbo estas Unajza. La regiona areo ampleksas 58 046 kvadratajn kilometrojn. Laŭ la censo de septembro 2004, en ĝi vivis 1 016 756 loĝantoj. La loĝdenso sekve estas po 17,5163 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro.
La regiona teritorio dividiĝas en 11 guberniojn (arabe plurale محافظات, muhafazat, singulare muhafaza). Tiu nombro ankaŭ inkluzivas la regionan ĉefurbon Buraida, kiu havas apartan statuson kiel memadministrata urbo (amana) kaj estas regata de urbestro (amin). La regionaj gubernioj pludividatas en po plurajn subguberniojn (marakiz, singulare markaz).
- Kategorio Regiono Kasim en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Sauda Arabio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |
Bahao | Norda Landlimo | Ĝaŭfo | Medino | Kasimo | Riado | Ŝarkija (Orienta) | Asiro | Hailo | Ĝajzano | Mekko | Naĵrano | Tabuko