Regiono de la Granda Argentina Nordo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Regiono de la Granda Argentina Nordo (en hispana Región del Norte Grande Argentino, NGA) estas unu de la kvar regionoj kreitaj per interprovinciaj traktatoj por la integrigo regiona de la provincoj de Argentino kun bazo sur la artikolo 124 de la Argentina Konstitucio. En 2001 ĝi havis 759 883 km², kaj ties urbo plej grava estis San Miguel de Tucumán. Ĝi estas subdividita en Argentina Nordokcidento kaj Argentina Nordoriento.