Rivero Colorado (Argentino)
rivero en Argentino / From Wikipedia, the free encyclopedia
La rivero Colorado [koloRAdo] (Ruĝa Rivero) estas rivero de centra-suda Argentino kiu ekfluas en la Andoj kaj elfluas en la Argentina Maro. Preskaŭ konvencie markas la nordan limon de la Argentina Patagonio, ĉefe ĉe siaj meza kaj malsupra eroj, formante kun la rivero Negro interriveran areon.