Săpânța
komunumo en Rumanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Săpânța [sapinca] (hungare: Szaplonca) estas komunumo en Rumanio okcidente de Sighetu Marmației. En 1910 ĝi havis 3 475 loĝantojn (rumanoj, germanoj, hungaroj), en 1992 3 118 (rumanoj). Ĝia unua mencio estas el 1373. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Máramaros vármegye). Estas fama ĝia tielnomata gaja tombejo.
Rapidaj faktoj komunumo en Rumanio ...
Săpânța | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Maramureș | |
Alinome | Szaplonca (hungare) | |
Iama hungara departemento | Máramaros | |
Situo | 47° 58′ N, 23° 42′ O (mapo)47.97194444444423.698888888889 | |
| ||
Alto super maro | 262 m | |
Poŝtkodo | 437305 | |
Loĝantaro | 2,903 (en 2011; 3.320 en 2009) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 108954 | |
Fermi
Săpânța situas norde en la distrikto, ĉe la enfluo de la rivero Săpânța en la riveron Tiso, kiu tie estas la limo al Ukrainio. Aliflanke de Tiso estas la urbo Teresva, sed ponto tie ne ekzistas; la plej proksima estas en Sighetu Marmației, 15 km oriente.