Sallent de Gállego
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sallent de Gállego [saLJENT deGAljego] (en aragona Sallén de Galligo aŭ Sallent de Galligo) estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la nordokcidento de la komarko Alto Gállego (kies ĉefurbo estas Sabiñánigo) apartenanta al la nordo de la Provinco Huesko (regiono Aragono). En la loĝloko, krom la hispanan, oni parolas variaĵon de la aragona lingvo uzitan en la okcidentaj Pireneoj.
Sallent de Gállego | |||
---|---|---|---|
| |||
municipality of Aragon | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 22640 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 554 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 10 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 46′ N, 0° 20′ U (mapo)42.771944444444-0.33277777777778 [+] | ||
Alto | 1 305 m [+] | ||
Areo | 162,138163 km² (1 621 3.8 163 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sallent de Gállego [+] | |||
Sallent de Gállego estas urbeto grava en la historia pasinteco kiel komerca kerno de la zono. Rimarkindas belaj stratetoj kaj tipaj ŝtonaj domoj. Ĝi estas borde de la Akvorezervejo de Lanuza ĉe la plej altaj montopintoj de Pireneoj, proksime al la landlimo kun Francio. Ĝia teritorio konstituas la ĉefurbon de la Valo de Tena.
Aktuale la municipo Sallent de Gállego enhavas la jenajn loĝlokojn: Sallent mem, Formigal, Portalet, Lanuza, Escarrilla, Tramacastilla de Tena kaj Sandiniés.