Sankta Derrien
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sankta Derrien aŭ sankta Derken (france ankaŭ: Deryen; bretone: Derc’hen aŭ Derc’hent) alvenis al Armoriko en la 5-a jarcento. Li fariĝis sanktulo de Bro-Leon laŭ la kelta kutimo de la tiama tempo. Ĉar laŭdire li malsovaĝigis drakon, kaj eĉ mortigis ĝin, li apartenas kiel Neventer al la vasta familio de la drakmortigintaj sanktuloj, heredantoj de la druidoj.