Saparmurat Nijazov
la unua prezidento de Turkmenio (1991–2006) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Saparmurat Nijazov (turkmene Saparmyrat Nyýazow; ankaŭ konata kiel Turkmen-Baŝi, tio estas „estro (kapo) de turkmenoj“; naskiĝis la 19-an de februaro 1940, mortis la 21-an de decembro 2006, estis politikisto, diktatoro, ĉiopova prezidento de Turkmenio, kun forta persona kulto.
Saparmurat Nijazov | |||||
---|---|---|---|---|---|
Sekvanto | Gurbanguli Berdimuĥamedov | ||||
Persona informo | |||||
Saparmyrat Ataýewiç Nyýazow | |||||
Naskiĝo | 19-an de februaro 1940 (1940-02-19) en vilaĝo Kipĉak, Turkmena SSR, Sovetunio | ||||
Morto | 21-an de decembro 2006 (2006-12-21) (66-jaraĝa) en Turkmenio | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | korinfarkto vd | ||||
Tombo | Türkmenbaşy Ruhy Mosque vd | ||||
Religio | sunaismo • islamo vd | ||||
Nacieco | turkmeno | ||||
Lingvoj | turkmena • rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Sovetunio • Turkmenio vd | ||||
Alma mater | Sankt-Peterburga Politeknika Universitato Petro la Granda • Higher Party School at the Central Committee of the CPSU vd | ||||
Partio | Demokrata Partio de Turkmenio | ||||
Familio | |||||
Patro | Atamyrat Nyýazow vd | ||||
Patrino | Gurbansoltan Eje vd | ||||
Edz(in)o | Muza Sokolova | ||||
Infanoj | filo Murad, filino Irina | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • aŭtobiografo vd | ||||
Laborkampo | politiko vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | La Animlibro ❦ National anthem of Turkmenistan ❦ Walk of Health vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li plenkreskis en orfejo, post kiam lia patro mortis en la Dua mondmilito apud Ĉikola (Nord-Osetio) kaj la patrino pereis en tertremo de Aŝgabato de 1948.
Li estis ekde 1985 ĉefgvidanto de la Turkmena respubliko, kiel unua sekretario de la Turkmena Komunista Partio (1985-1990), ekde 1991 kiel prezidento de la sendependa Turkmena Respubliko. Li estis samtempe ĉefministro de la lando. Lian regadon kaj personan riĉiĝon helpis la tergasa resurso de la lando.
Li mortis pro kormalsano. Oni entombigas lin en familia maŭzoleo, konstruita en Kipĉak, je 100 milionoj da usonaj dolaroj.