Sifiliso
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sifiliso estas malsano disvastiĝanta per seksa kontakto. La patogena mikrobo estas la Treponoma pallidum (Treponemataceae). Laŭ ties simptomoj oni dividas la malsanon al tri fazoj.
- unua fazo: ulcero ĉe la infekta loko kaj lokaj bubonoj (bubono=inflamo de limfonodoj) (2-4 semajnoj post la infekto)
- dua fazo: haŭtaj malsanoj (4-6 semajnoj post la unua fazo)
- tria fazo: organaj malsanoj, perturboj en la sangocirkula sistemo, (post 2-20-jara sensimptoma tempo)
Rapidaj faktoj Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (prova versio 11) ...
Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (prova versio 11) | ||
---|---|---|
1B1 - 1B3 | sifiliso | |
Fermi
Rapidaj faktoj Incidenco, Maksimumo de apero ...
Sifiliso | |
---|---|
infekta malsano • malsano • venera malsano | |
Treponema pallidum | |
Incidenco | 4,9 /100 000 |
Maksimumo de apero | 30-34 |
Klinika bildo | |
Paso | kronika |
Kaŭzoj aŭ riskaj faktoroj |
infekto de Treponema pallidum |
Fermi
Sen kuraco, sifiliso povas efiki la korpon grave, ekzemple per difektoj al la nerva sistemo, koro aŭ cerbo, kaj eble ankaŭ morto. La malsano estas kuracebla per penicilino. Nuntempe ĝi sufiĉe efike flegeblas, sed ĝis ĉirkaŭ 1900 ĝi estis tiom terura malsano kiom nuntempe Aidoso.