Slovaka Paradizo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Slovaka Paradizo (slovake Slovenský raj) estas montaro en Okcidentaj Karpatoj, Slovakio. Ĝia teritorio estas protektata per la Nacia parko Slovaka paradizo.
La parko ampleksas ĉirkaŭ 200 km² kaj administre situas en la distriktoj Spišská Nová Ves kaj Poprad. Ĝia alto super maro estas plejparte inter 800 kaj 1100 metroj; en la altaj partoj ĝi vintre proponas neĝon por sporto.