Sovaĝa kato
specio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La sovaĝa kato (Felis silvestris) estas malgranda sovaĝa besto loĝanta en Eŭropo, la okcidenta parto de Azio kaj Afriko. Ĝi ĉasas malgrandajn mamulojn, birdojn kaj aliajn kreaĵojn similgrandajn. Estas du subspecioj kun nomoj: la afrika sovaĝa kato aŭ dezerta kato (Felis silvestris lybica), kaj la hejma kato (Felis silvestris catus), kiu estas enportita en ĉiun loĝeblan kontinenton kaj la plej multajn el la grandaj insuloj.
Ĉi tiu artikolo temas pri specio "Felis silvestris". Por hejmbesto kaj subspecio "Felis silvestris catus" rigardu la paĝon Hejma kato. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Kato (apartigilo). |
Sovaĝa kato | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Eŭropa sovaĝa kato | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Felis silvestris Schreber, 1775 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
subspecies | ||||||||||||||
Vidu tekston | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
En sia natura ĉirkaŭaĵo la sovaĝa kato povas adapti al diversaj vivmedioj: savano, duonarbaro kaj stepo. Kvankam malsovaĝaj specoj ofte tre varias laŭ formo kaj koloro, la sovaĝaj estas mez-brunaj kun nigraj strioj, inter 50 kaj 80 cm longaj, kaj inter 3 kaj 6 kg pezaj. La afrikaj sub-specio emas esti malpli granda kaj havi pli helan koloron.